|
|
agonare, haltu en stacio Sierre, poste busumu ĝis Mollens-Poste.
Aùte oni alvenas tra la Rodana valo, inter la montpasejoj de Saint-Bernard kaj Simplon, laù l'aùtostrado A9/E62. Bonvolu eliri ĉe Sierre-Ouest (Crans-Montana). Ĉe l'unua vojstelo prenu la direkton Sierre Centre-Ville, Crans-Montana, pasu sub la fervojo direkte al komerca centro Manor. Ĉe la granda vojstelo (komercaj centroj Coop kaj Manor) prenu la unuan vojon dekstren inter la komerca centro Manor kaj la benzina provizejo Migrol.
Satelito
|
|
Al Mollens : sekvu la ruĝan vojon de la mapo. Ĉe la 3-a vojstelo, pluveturu rekte al Sierre (Centre-Ville). Ĉe la unua trafika lamparo, pluiru rekte al Centre-Ville, veturante maldekstre. Poste, pluiru rekte, provizore forlasu la direkton Crans-Montana (la vojo maldekstren kondukas al Crans preter la hospitalo kaj Chermignon, ĝi ne estas nia vojo). Trairu la urbon restante maldekstre en l'avenuo Général Guisan (Migros estas maldekstre). Ĉe la dua trafika lamparo (fervoja stacio CFF dekstre) pluiru rekte al Brig laù 100 metroj, poste iru maldekstren al Montana-Aminona, restante dekstre; tiam vi alvenas al la tria voja lamparo, kiun vi transpasas rekte antaùen. Poste al Veyras-Miège, rekte antaùen ĉe la vojstelo, Venthône kaj Mollens je 10 minutoj.
Oni ankaù povas alveni tra la Lötschberg-tunelo kaj la Alta Valezo el la fino de l'aùtostrado, la Rodana ponto kaj Sierre, direkte al Crans-Montana.
|
|
Mollens, malnova vilaĝo: sekvu la ruĝan vojon de la mapo, kiu estas orientita kun la nordo supre.
El Sierre, turnu dekstren ĉe la Grill Mi-Côte, pasu antaù la kafejo Bonvin kaj la spicejo. Alvenu al placeto, iru dekstren preter la rubujoj diverskoloraj: la vojeto "des Voirambeys" komenciĝas inter domo kun bluaj Outroj kaj alia domo flava. La ĉaledo staras ĉe la vojeta fino.
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|