Seanco de magnetismo
Energy, Magnetism,Therapeutic Touch in English
eo
ENERGYA-ILI-MAGNETISM
sp
Energie oder Magnetismus
hu
nl
pl
pt
it
Energies, magnétisme, toucher thérapeutiqeue en français

DISVOLVIĜO  DE  SEANCO

Tia seanco disvolviĝas laù la longa sperto de S-ro Yvan Dionis. La teksto estas eltirita el lia libro, kiu por mi alportis la plej vastan klarigadon pri mia situacio. Miaj eventualaj komentoj aperas inter parentezoj en kursiva skribo. DeuxFauteuilsMagnetisme

Jen lia skribo :

(Antaùparolo) "Pro la magnetizista ago, la malsanulo retrovos kuraĝon, sed oni ne forgesu, ke la resano dependos ankaù de li mem. La malsanulo kaj la magnetizisto devas kuniĝi en skipon. Kunuloj en vojaĝo por iom da tempo, ili dividu la saman certecon: la vivo volas plu daùri. Resaniĝo nepre bezonas la senrompan kunlaboradon de la malsanulo kaj de la resanigisto, kiu transdonas al la prizorgato senegalan spiritan forton. Mi asertas, ke tiu forto fontas nur el amo al nia proksimulo, el la universala amo, kiu fluigas larmojn de ĝojo. Mi kredis la nekredeblon, kaj la nekredeblo ekzistas."TableMagnetisme

(Seanco) "La malsanulo kuŝu sur kuraca tablo, kiel eble plej senvesta (por lokalizi la originon de la doloro: mi vidis genuajn dolorojn reagi ĉe almeto de manoj sur la kapon, omoplatajn dolorojn elveni el pelva parto aù el sakraj vertebroj). La paciento nepre demetu vestojn kaj subvestojn el silko aù sinteza teksaĵo (ili baras la fluon de energio). La ĉambro estu sufiĉe varma, kun malmulte da lumo. La kuŝanto kiel eble plej allasu sin, senmova, kun okuloj fermitaj kaj manoj malstreĉaj. La kuracanto ŝovu sian manon en tiun de la suferanto. Post tiu unua kontakto, li metu la alian manon sur unu el la jam cititaj lokoj (pinealo, hipofizo, rakia bulbo, tiroido, kardi-plekso, sun-plekso, hipogastro.) NoeudsMagnetismeDum la seanco la kuracanto daùre konservu tiun kontakton. Liaj ambaù manoj povas moviĝi, sed neniam samtempe demetiĝi.

Post la unua seanco la magnetizisto proponos al la malsanulo ripozeton. Reagoj estas antaùvideblaj, precipe ekdormo preskaù nevenkebla, karakterizita per tujaj komenco kaj fino.

La ĉambro estu sobre aspekta, sen ia enscenigo. Magnetizisto inda je tiu nomo tute ne bezonas kadron apartan aù solenan.

Apud la magnetizisto, en tiu specifa etoso, malsanuloj resereniĝas, malstreĉiĝas, reesperas, kaj rapide aniĝas al la granda familio de la magnetizisto.

Mi estas mem magnetizisto de pli ol 40 jaroj. Imagu la grandon de mia familio, el ĉiuj partoj de la mondo!" (Yvan Dionis).

00 41 27 481 62 45  - contact@magnetisme-energies.ch -  027 481 62 45
André Piérard - Chemin des Voirambeys 15 Chalet “Les Cascades” 3974 Mollens (Svislando)

Energy, Magnetism,Therapeutic Touch in English
nl
Energie oder Magnetismus
ENERGYA-ILI-MAGNETISM
pl
hu
pt
it
sp
Energies, magnétisme, toucher thérapeutiqeue en français